Явление II

Те же и купцы.

Sceno II

La samaj kaj komercistoj.

Городничий. А! Здорово, соколики! Urbestro. Ha, bonan tagon, miaj plej amataj!
Купцы (кланяясь). Здравия желаем, батюшка! Komercistoj (salutante). Ni deziras al vi sanon, nia patro!
Городничий. Что, голубчики, как поживаете? как товар идет ваш? Что, самоварники, аршинники, жаловаться? Архиплуты, протобестии, надувалы мирские! жаловаться? Что, много взяли? Вот, думают, так в тюрьму его и засадят!.. Знаете ли вы, семь чертей и одна ведьма вам в зубы, что… Urbestro. Nu, miaj kolombetoj, kiel vi fartas? Kiel iras via komercaĵo? Kio, samovaristoj, arŝinistoj, plendi vi ekvolis? Arĥifriponoj, protokanajloj, maraj trompistoj! Plendi? Nu, multe vi atingis? Jen, ili pensas, oni tuj metos lin en malliberejon!.. Ĉu vi scias, sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn, ke...
Анна Андреевна. Ах, боже мой, какие ты, Антоша, слова отпускаешь! Anna Andrejevna. Ha, mia Dio, kiajn vortojn, Antoĉjo, vi ŝutas!
Городничий (с неудовольствием). А, не до слов теперь! Знаете ли, что тот самый чиновник, которому вы жаловались, теперь женится на моей дочери? Что? а? что теперь скажете? Теперь я вас… у!.. обманываете народ…
Сделаешь подряд с казною, на сто тысяч надуешь ее, поставивши гнилого сукна, да потом пожертвуешь двадцать аршин, да и давай тебе еще награду за это? Да если б знали, так бы тебе… И брюхо сует вперед: он купец, его не тронь. «Мы, говорит, и дворянам не уступим». Да дворянин… ах ты, рожа! — дворянин учится наукам: его хоть и секут в школе, да за дело, чтоб он знал полезное.
А ты что? — начинаешь плутнями, тебя хозяин бьет за то, что не умеешь обманывать. Еще мальчишка, «Отче наша» не знаешь, а уж обмериваешь; а как разопрет тебе брюхо да набьешь себе карман, так и заважничал! Фу ты, какая невидаль! Оттого, что ты шестнадцать самоваров выдуешь в день, так оттого и важничаешь? Да я плевать на твою голову и на твою важность!
Urbestro (malkontente). Ha, ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj! Ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? Kio? Ha? Kion vi nun diros? Nun mi vin!.. Vi trompas la popolon...
Vi faras kontrakton kun la regna kaso — pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! Ja se oni scius, oni vin... Kaj li ŝovas ankoraŭ antaŭen sian ventron: li estas komercisto, lin ne tuŝu. «Ni, — li diras, — ne staras pli malalte ol la nobeloj.» Jes, nobelo ... ha, vi, abomena besto! Nobelo lernas sciencojn; lin oni eĉ vergas en la lernejo, sed pro afero bona, por ke li sciu ĉion utilan.
Kaj vi kio estas? Vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi. Kiam vi estas ankoraŭ bubeto, ne scias ankoraŭ «Patron nian», vi jam trompas; kaj kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon! Vidu, kia grava persono! Tial ke vi eltrinkas dekses samovarojn en tago, tiel vi levas la nazon? Sed mi kraĉas al via kapo kaj al via graveco!
Купцы (кланяясь). Виноваты, Антон Антонович! Komercistoj (salutante). Pardonu nin, Anton Antonoviĉ!
Городничий. Жаловаться? А кто тебе помог сплутовать, когда ты строил мост и написал дерева на двадцать тысяч, тогда как его и на сто рублей не было? Я помог тебе, козлиная борода! Ты позабыл это? Я, показавши это на тебя, мог бы тебя также спровадить в Сибирь. Что скажешь? а? Urbestro. Plendi? Kaj kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj? Mi vin helpis, vi, kapra barbo! Vi tion ĉi forgesis? Se mi raportus pri tio ĉi, mi povus vin forsendigi Siberion! Kion vi diros? Ha?
Один из купцов. Богу виноваты, Антон Антонович! Лукавый попутал. И закаемся вперед жаловаться. Уж какое хошь удовлетворение, не гневись только! Unu el la komercistoj. Ni konfesas nian kulpon. Anton Antonoviĉ! Satano nin tentis. Jam neniam en la tuta vivo ni plendos. Postulu kontentigon kian ajn vi volas, nur ne koleru!
Городничий. Не гневись! Вот ты теперь валяешься у ног моих. Отчего? — оттого, что мое взяло; а будь хоть немножко на твоей стороне, так ты бы меня, каналья, втоптал по самую грязь, еще бы и бревном сверху навалил. Urbestro. Ne koleru! Jen vi nun kuŝas antaŭ miaj piedoj. Kial? Ĉar la sorto min favoris; sed, se la venko estus eĉ iomete sur via flanko, tiam vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton kaj vi eĉ pezan trabon metus sur min.
Купцы (кланяются в ноги). Не погуби, Антон Антонович! Komercistoj (kliniĝas al la piedoj de la urbestro). Ne pereigu nin, Anton Antonoviĉ!
Городничий. Не погуби! Теперь: не погуби! а прежде что? Я бы вас… (Махнув рукой). Ну, да бог простит! полно! Я не памятозлобен; только теперь смотри держи ухо востро! Я выдаю дочку не за какого–нибудь простого дворянина: чтоб поздравление было… понимаешь? не то чтоб отбояриться каким–нибудь балычком или головою сахару… Ну, ступай с богом! Urbestro. «Ne pereigu!» Nun vi petegas «ne pereigu», kaj antaŭe kio estis? Mi povus vin... (Svinginte la manon). Nu, sed Dio vin pardonu! Sufiĉe! Mi ne memoras longe la malbonon; sed nun rigardu, atentu bone! Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo: rigardu, ke la gratulo estu... vi komprenas? Ne esperu kvietiĝi per ia sekigita sturgeto aŭ per konuso da sukero... Nu, iru kun Dio!

Купцы уходят.

La komercistoj foriras.