Явление VII

Те же, кроме Хлестакова и городничего.

Sceno VII

La samaj, krom Ĥlestakov kaj la urbestro.

Бобчинский (Добчинскому). Вот это, Петр Иванович, человек–то! Вот оно, что значит человек! В жисть не был в присутствии столь важной персоны, чуть не умер со страху. Как вы думаете, Петр Иванович, кто он такой в рассуждении чина? Bobĉinskij (al Dobĉinskij). Jen tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, estas homo! Jen kio estas homo! En mia tuta vivo mi neniam estis apude de tia grava persono, mi preskaŭ mortis de timo. Kiel vi pensas, Pjotr Ivanoviĉ, kiu li estas en la konsiderado de rango?
Добчинский. Я думаю, чуть ли не генерал. Dobĉinskij. Mi pensas, ke li estas preskaŭ generalo.
Бобчинский. А я так думаю, что генерал–то ему и в подметки не станет! а когда генерал, то уж разве сам генералиссимус. Слышали: государственный–то совет как прижал? Пойдем расскажем поскорее Аммосу Федоровичу и Коробкину. Прощайте, Анна Андреевна! Bobĉinskij. Kaj mi pensas, ke generalo ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon kun li; kaj se li estas generalo, tiam li certe estas la plej granda, generalisimo. Vi aŭdis, kiel li dispremis la regnan konsilantaron? Ni iru, ni rakontu plej rapide al Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna Andrejevna!
Добчинский. Прощайте, кумушка! Dobĉinskij. Adiaŭ, kara sinjorino!

Оба уходят.

Ambaŭ foriras.

Артемий Филиппович (Луке Лукичу). Страшно просто. А отчего, и сам не знаешь. А мы даже и не в мундирах. Ну что, как проспится да в Петербург махнет донесение? (Уходит в задумчивости вместе со смотрителем училищ). Прощайте, сударыня! Artemij Filippoviĉ (al Luka Lukiĉ). Estas vere terure; kaj kial — mi eĉ mem ne scias. Kaj ni eĉ ne estas en uniformoj. Nu, kio estos, se li, leviĝinte de la dormado, forkurigos raporton al Peterburgo? (Foriras en meditado kune kun la inspektoro de lernejoj). Adiaŭ, sinjorino.