Явление II

Осип и Хлестаков.

Sceno II

Osip kaj Ĥlestakov.

Хлестаков. На, прими это. (Отдает фуражку и тросточку). А, опять валялся на кровати? Ĥlestakov. Jen, prenu ĝin. (Fordonas la ĉapon kaj kanon). Ha, vi denove ruliĝadis sur la lito?
Осип. Да зачем же бы мне валяться? Не видал я разве кровати, что ли? Osip. Kial do mi ruliĝadus? Ĉu mi neniam vidis liton, efektive?
Хлестаков. Врешь, валялся; видишь, вся склочена. Ĥlestakov. Vi mensogas, vi ruliĝadis; vi vidas, ĝi tuta estas malordigita!
Осип. Да на что мне она? Не знаю я разве, что такое кровать? У меня есть ноги; я и постою. Зачем мне ваша кровать? Osip. Sed por kio mi ĝin bezonas? Ĉu mi ne scias, kio estas lito? Mi havas piedojn: mi povas stari. Por kio mi bezonas vian liton?
Хлестаков (ходит по комнате). Посмотри, там в картузе табаку нет? Ĥlestakov paŝadas en la ĉambro. Rigardu, ĉu tie en la saketo ne troviĝas iom da tabako?
Осип. Да где ж ему быть, табаку? Вы четвертого дня последнее выкурили. Osip. Nu, de kie do povus troviĝi tabako? Antaŭ tri tagoj vi la lastan elfumis.
Хлестаков (ходит и разнообразно сжимает свои губы; наконец говорит громким и решительным голосом). Послушай… эй, Осип! Ĥlestakov (paŝadas kaj diversmaniere premadas siajn lipojn; fine li diras per laŭta kaj decida voĉo. Aŭskultu... he, Osip!
Осип. Чего изволите? Osip. Kion vi ordonas?
Хлестаков (громким, но не столь решительным голосом). Ты ступай туда. Ĥlestakov per laŭta, sed ne tiel decida voĉo. Vi iru tien.
Осип. Куда? Osip. Kien?
Хлестаков (голосом вовсе не решительным и не громким, очень близким к просьбе). Вниз, в буфет… Там скажи… чтобы мне дали пообедать. Ĥlestakov (per voĉo tute ne decida kaj ne laŭta, tre proksima al petado. Malsupren, en la manĝejon… tie diru… ke oni donu al mi tagmanĝi.
Осип. Да нет, я и ходить не хочу. Osip. Nu, ne, mi eĉ iri ne volas.
Хлестаков. Как ты смеешь, дурак! Ĥlestakov. Kiel vi kuraĝas, malsaĝulo?
Осип. Да так; все равно, хоть и пойду, ничего из этого не будет. Хозяин сказал, что больше не даст обедать. Osip. Nu tiel; tute egale, se mi eĉ iros, nenio el tio ĉi estos. La mastro diris, ke li plu ne donos tagmanĝi.
Хлестаков. Как он смеет не дать? Вот еще вздор! Ĥlestakov. Kiel li povas permesi al si ne doni? Jen ankaŭ sensencaĵo!
Осип. Еще, говорит, и к городничему пойду; третью неделю барин денег не плотит. Вы де с барином, говорит, мошенники, и барин твой — плут. Мы де, говорят, этаких шерамыжников и подлецов видали. Osip. Li ankoraŭ diras, mi iros al la urbestro; jam la trian semajnon via sinjoro monon ne pagas. Vi, li diras, kun via sinjoro, estas friponoj, kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.
Хлестаков. А ты уж и рад, скотина, сейчас пересказывать мне все это. Ĥlestakov. Kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.
Осип. Говорит: «Этак всякий придет, обживется, задолжается, после и выгнать нельзя. Я, говорит, шутить не буду, я прямо с жалобой, чтоб на съезжую да в тюрьму». Osip. Li diras: «Tiamaniere ĉiu alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ elpeli ne povos? Mi, — li diras, — ŝercojn ne faros, mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon».
Хлестаков. Ну, ну, дурак, полно! Ступай, ступай скажи ему. Такое грубое животное! Ĥlestakov. Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Iru, iru, diru al li. Tia kruda besto!
Осип. Да лучше я самого хозяина позову к вам. Osip. Jam pli bone mi vokos al vi la mastron mem.
Хлестаков. На что ж хозяина? Ты поди сам скажи. Ĥlestakov. Por kio do la mastron? Vi iru, mem diru.
Осип. Да, право, сударь… Osip. Sed kredu al mi, sinjoro…
Хлестаков. Ну, ступай, черт с тобой! позови хозяина. Ĥlestakov. Nu, iru, diablo vin prenu! voku la mastron.

Осип уходит.

Osip foriras.