Явление VII

Хлестаков, потом Осип.

Sceno VII

Ĥlestakov, poste Osip.

Хлестаков. Право, как будто бы и не ел; только что разохотился. Если бы мелочь, послать бы на рынок и купить хоть бы сайку. Ĥlestakov. Vere, kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton. Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton.
Осип (входит). Там зачем–то городничий приехал, осведомляется и спрашивает о вас. Osip (eniras). Tie alveturis ial la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi.
Хлестаков (испугавшись). Вот тебе на! Экая бестия трактирщик, успел уже пожаловаться! Что, если он в самом деле потащит меня в тюрьму? Что ж если благородным образом, я, пожалуй… нет, нет, не хочу! Там в городе таскаются офицеры и народ, а я, как нарочно, задал тону и перемигнулся с одной купеческой дочкой… Нет, не хочу… Да что он, как он смеет в самом деле? Что я ему, разве купец или ремесленник? (Бодрится и выпрямливается). Да я ему прямо скажу: «Как вы смеете, как вы…» (У дверей вертится ручка; Хлестаков бледнеет и съеживается). Ĥlestakov (ektiminte). Jen vi havas! Kia kanajlo estas la mastro, jam li plendis! Kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? Nu, kion fari? Se en nobla maniero, mi eble senproteste… ne, ne, mi ne volas. Tie en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso, kaj mi ĝuste tie faris al mi gravan mienon kaj palpebrumis kun ia filino de komercisto… Ne, mi ne volas… Kaj kion li pensas? Kiel li kuraĝas, efektive? Kio mi estas por li, ĉu komercisto aŭ metiisto? (Faras al si kuraĝon kaj rektiĝas). Sed mi rekte diros al li: «Kiel vi kuraĝas? Kian rajton vi havas? Kiel vi…» (Ĉe la pordo ekmoviĝas la anso; Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas).