Явление XI

Хлестаков, слесарша и унтер–офицерша.

Sceno XI

Ĥlestakov, seruristedzino kaj suboficiredzino

Слесарша (кланяясь в ноги). Милости прошу… Seruristedzino (salutante ĝis la planko). Favoron mi petas...
Унтер–офицерша. Милости прошу… Suboficiredzino. Favoron mi petas...
Хлестаков. Да что вы за женщины? Ĥlestakov. Sed kiaj virinoj vi estas?
Унтер–офицерша. Унтер–офицерская жена Иванова. Suboficiredzino. Suboficira edzino Ivanova.
Слесарша. Слесарша, здешняя мещанка, Февронья Петрова Пошлепкина, отец мой… Seruristedzino. Seruristedzino, ĉi tiea urbanino, Fevronja Petrova Poŝljopkina, mia patro...
Хлестаков. Стой, говори прежде одна. Что тебе нужно? Ĥlestakov. Haltu, antaŭe unu parolu. Kion vi bezonas?
Слесарша. Милости прошу: на городничего челом бью! Пошли ему бог всякое зло! Что ни детям его, ни ему, мошеннику, ни дядьям, ни теткам его ни в чем никакого прибытку не было! Seruristedzino. Favoron vian mi petas, kontraŭ la urbestro mi alportas mian plej humilan peton! Dio donu al li ĉian eblan malbonon! Nek liaj infanoj, nek li, fripono, nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton!
Хлестаков. А что? Ĥlestakov. Kio estas?
Слесарша. Да мужу–то моему приказал забрить лоб в солдаты, и очередь–то на нас не припадала, мошенник такой! да и по закону нельзя: он женатый. Seruristedzino. Li ja ordonis preni mian edzon en la soldataron, kvankam tute ne estis nia vico, — tia fripono! eĉ laŭ la leĝo ne estas permesite: li estas ja edzigita.
Хлестаков. Как же он мог это сделать? Ĥlestakov. Kiel do li povis tion ĉi fari?
Слесарша. Сделал мошенник, сделал — побей бог его на том и на этом свете! Чтобы ему, если и тетка есть, то и тетке всякая пакость, и отец если жив у него, то чтоб и он, каналья, околел или поперхнулся навеки, мошенник такой!
Следовало взять сына портного, он же и пьянюшка был, да родители богатый подарок дали, так он и присыкнулся к сыну купчихи Пантелеевой, а Пантелеева тоже подослала к супруге полотна три штуки; так он ко мне. «На что, говорит, тебе муж? он уж тебе не годится».
Да я–то знаю — годится или не годится; это мое дело, мошенник такой! «Он, говорит, вор; хоть он теперь и не украл, да все равно, говорит, он украдет, его и без того на следующий год возьмут в рекруты».
Да мне–то каково без мужа, мошенник такой! Я слабый человек, подлец ты такой! Чтоб всей родне твоей не довелось видеть света божьего! А если есть теща, то чтоб и теще…
Seruristedzino. Li faris, fripono, li faris, — Dio lin batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! ke li, se li havas onklinon, ankaŭ al la onklino venu ĉia malbono, kaj se lia patro vivas, ankaŭ la patro, kanajlo, mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam, fripono malbenita!
Oni devis preni la filon de la tajloro, li ja estis ankaŭ drinkemulo, sed la gepatroj donis riĉan donacon, tiam li alkroĉiĝis al la filo de la komercistino Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ sendis al lia edzino tri pecojn da tolo, — tiam li turnis sin al mi. «Por kio, — li diras, — vi bezonas edzon? li jam ne taŭgas por vi».
Sed tion mi scias, ĉu li taŭgas aŭ ne taŭgas; ĝi estas mia afero, fripono malbenita! «Li estas, — li diras, — ŝtelisto; kvankam li nun ne ŝtelis, sed tute egale, — li diras, — li poste ŝtelos, oni lin ankaŭ sen tio en la venonta jaro prenos en la soldataron».
Sed mi, kiel mi povas esti sen edzo, fripono malbenita! Mi estas malforta homo, vi malnoblulo tiela! Via tuta parencaro neniam vidu la lumon de Dio! kaj se vi havas bopatrinon, tiam ankaŭ la bopatrino...
Хлестаков. Хорошо, хорошо. Ну, а ты? (Выпровожает старуху). Ĥlestakov. Bone, bone. Nu, kaj vi? (Elkondukas la maljunulinon).
Слесарша (уходя). Не позабудь, отец наш! будь милостив! Seruristedzino (forirante). Ne forgesu, nia patro! Estu favora!
Унтер–офицерша. На городничего, батюшка, пришла… Suboficiredzino. Kontraŭ la urbestro mi venis, patro mia...
Хлестаков. Ну, да что, зачем? говори в коротких словах. Ĥlestakov. Nu, kio, pri kio? Diru en mallongaj vortoj.
Унтер–офицерша. Высек, батюшка! Suboficiredzino. Li vergis min, patro mia!
Хлестаков. Как? Ĥlestakov. Kiel?
Унтер–офицерша. По ошибке, отец мой! Бабы–то наши задрались на рынке, а полиция не подоспела да схвати меня. Да так отрапортовали: два дни сидеть не могла. Suboficiredzino. Per eraro, mia patro! Niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi.
Хлестаков. Так что ж теперь делать? Ĥlestakov. Kion do oni povas nun fari?
Унтер–офицерша. Да делать–то, конечно, нечего. А за ошибку–то повели ему заплатить штрафт. Мне от своего счастья неча отказываться, а деньги бы мне теперь очень пригодились. Suboficiredzino. Fari oni kompreneble nenion povas. Sed por la eraro ordonu, ke li pagu punmonon. Forĵeti mem mian feliĉon mi ja ne bezonas, kaj mono estas nun por mi tre utila.
Хлестаков. Хорошо, хорошо. Ступайте, ступайте! я распоряжусь.

В окно высовываются руки с просьбами.

Да кто там еще? (Подходит к окну). Не хочу, не хочу! Не нужно, не нужно! (Отходя). Надоели, черт возьми! Не впускай, Осип!
Ĥlestakov. Bone, bone! Iru, iru! Mi faros disponon.


Tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj.

Nu, kiu tie estas ankoraŭ? (Aliras al la fenestro). Mi ne volas, mi ne volas! Ne estas bezone, ne bezone! (Forirante). Ili jam tro tedis min, diablo ilin prenu! Ne enlasu, Osip!
Осип (кричит в окно). Пошли, пошли! Не время, завтра приходите!

Дверь отворяется, и выставляется какая–то фигура во фризовой шинели, с небритою бородою, раздутою губою и перевязанной щекою; за нею в перспективе показывается несколько других.

Пошел, пошел! чего лезешь? (Упирается первому руками в брюхо и выпирается вместе с ним в прихожую, захлопнув за собою дверь).
Osip (krias tra la fenestro). For, for! Nun ne estas tempo, venu morgaŭ!

La pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa supervesto, kun nerazita barbo, ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango; post ĝi en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj.

For, for! Kien vi vin ŝovas? (Li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon, puŝferminte post si la pordon).