Действие пятое

Та же комната в доме городничего.

Явление I

Городничий, Анна Андреевна и Марья Антоновна.

Akto kvina

La sama ĉambro.

Sceno I

La urbestro, Anna Andrejevna kaj Marja Antonovna.

Городничий. Что, Анна Андреевна? а? Думала ли ты что–нибудь об этом? Этой богатый приз, канальство! Ну, признайся откровенно: тебе и во сне не виделось — просто из какой–нибудь городничихи и вдруг… фу ты, канальство!..с каким дьяволом породнилась! Urbestro. Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro, kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri tio — simple el ia urbestredzino subite fariĝi... fi, kanajlaĵo!.. Kun kia diablo vi parenciĝis!
Анна Андреевна. Совсем нет; я давно это знала. Это тебе в диковинку, потому что ты простой человек, никогда не видел порядочных людей. Anna Andrejevna. Tute ne; mi de longe ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.
Городничий. Я сам, матушка, порядочный человек. Однако ж, право, как подумаешь, Анна Андреевна, какие мы с тобой теперь птицы сделались! а, Анна Андреевна? Высокого полета, черт побери!
Постой же, теперь я задам перцу все этим охотникам подавать просьбы и доносы. Эй, кто там?

Входит квартальный.

А, это ты, Иван Карпович! Призови–ка сюда, брат, купцов! Вот я их, каналий! Так жаловаться на меня? Вишь ты, проклятый иудейский народ! Постойте ж, голубчики! Прежде я вас кормил до усов только, а теперь накормлю до бороды.
Запиши всех, кто только ходил бить челом на меня, и вот этих больше всего писак, писак, которые закручивали им просьбы. Да объяви всем, чтоб знали: что вот, дискать, какую честь бог послал городничему, — что выдает дочь свою не то чтобы за какого–нибудь простого человека, а за такого, что и на свете еще не было, что может все сделать, все, все, все!
Всем объяви, чтобы все знали. Кричи во весь народ, валяй в колокола, черт возьми! Уж когда торжество, так торжество!

Квартальный уходит.

Так вот как, Анна Андреевна, а? Как же мы теперь, где будем жить? здесь или в Питере?
Urbestro. Mi mem, mia kara, estas bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis! He, Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu!
Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas?

Eniras superpolicano.

Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ! Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj! Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj, sed nun mi vin regalos ĝis la barbo.
Enskribu ĉiujn, kiuj iris plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn, skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn, Kaj anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion fari, ĉion, ĉion, ĉion!


Al ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu. Kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn, diablo ĝin prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno!

La superpolicano foriras.

Sekve jen, kiel estas, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?
Анна Андреевна. Натурально, в Петербурге. Как можно здесь оставаться! Anna Andrejevna. Kompreneble, en Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!
Городничий. Ну, в Питере так в Питере; а оно хорошо бы и здесь. Что, ведь, я думаю, уже городничество тогда к черту, а, Анна Андреевна? Urbestro. Nu, se en Peterburgo, ĝi estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la diablo? Jes, Anna Andrejevna?
Анна Андреевна. Натурально, что за городничество! Anna Andrejevna. Kompreneble, kiel oni povas nun paroli pri urbestreco!
Городничий. Ведь оно, как ты думаешь, Анна Андреевна, теперь можно большой чин зашибить, потому что он запанибрата со всеми министрами и во дворец ездит, так поэтому может такое производство сделать, что со временем и в генералы влезешь. Как ты думаешь, Анна Андреевна: можно влезть в генералы? Urbestro. Nune ja, kiel vi pensas, Anna Andrejevna, nun oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj li veturas en la palacon de la regnestro, tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon, ke poste mi povus eĉ enrampi inter la generalojn. Kiel vi opinias, Anna Andrejevna, ĉu mi povas enrampi inter la generalojn?
Анна Андреевна. Еще бы! конечно, можно. Anna Andrejevna. Ankaŭ demando! kompreneble, vi povas.
Городничий. А, черт возьми, славно быть генералом! Кавалерию повесят тебе через плечо. А какую кавалерию лучше, Анна Андреевна: красную или голубую? Urbestro. Kaj, diablo ĝin prenu, belege estas esti generalo! kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron... kaj kia kavaliraĵo estas preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua?
Анна Андреевна. Уж конечно, голубую лучше. Anna Andrejevna. Kompreneble, blua estas pli bona.
Городничий. Э? вишь, чего захотела! хорошо и красную. Ведь почему хочется быть генералом? – потому что, случится, поедешь куда–нибудь — фельдъегеря и адъютанты поскачут везде вперед: «Лошадей!» И там на станциях никому не дадут, все дожидается: все эти титулярные, капитаны, городничие, а ты себе и в ус не дуешь. Обедаешь где–нибудь у губернатора, а там — стой, городничий! Хе, хе, хе! (Заливается и помирает со смеху). Вот что, канальство, заманчиво! Urbestro. He? vidu, kion ŝi ekvolis! Bona estus ankaŭ ruĝa. Efektive ja kial mi volus esti generalo? Ĉar se ekzemple vi devas ien veturi, — kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe: «ĉevalojn!» Kaj tiam en la stacioj oni al neniu donas, ĉiuj devas atendi: ĉiuj tiuj titolaj konsilantoj, kapitanoj, urbestroj... kaj vi al neniu donas eĉ la plej malgrandan atenton. Vi tagmanĝas ie ĉe la guberniestro, kaj tie la urbestro staru kaj atendu! he, he, he. (Forte ridegas). Jen kanajlaĵo, kio estas alloga!
Анна Андреевна. Тебе все такое грубое нравится. Ты должен помнить, что жизнь нужно совсем переменить, что твои знакомые будут не то что какой–нибудь судья–собачник, с которым ты ездишь травить зайцев, или Земляника; напротив, знакомые твои будут с самым тонким обращением: графы и все светские… Только я, право, боюсь за тебя: ты иногда вымолвишь такое словцо, какого в хорошем обществе никогда не услышишь. Anna Andrejevna. Al vi nur ĉio maldelikata plaĉas Vi devas memori, ke la vivon ni devas tute ŝanĝi, ke viaj konatoj de nun estos ne ia juĝisto-hundisto, kun kiu vi veturas ĉasi leporojn, aŭ Zemlanika: kontraŭe, viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto: grafoj kaj ĉiuj salonuloj... Sed efektive mi tre timas pro vi: iafoje vi subite elparolas tian vorton, kian oni en bona societo neniam aŭdas.
Городничий. Что ж? ведь слово не вредит. Urbestro. Nu, kio do? Vorto ja ne malutilas.
Анна Андреевна. Да хорошо, когда ты был городничим. А там ведь жизнь совсем другая. Anna Andrejevna. Jes, bona ĝi estis, dum vi estis urbestro; sed tie la vivo estos ja tute alia.
Городничий. Да, там, говорят есть две рыбицы: ряпушка и корюшка, такие, что только слюнка потечет, как начнешь есть. Urbestro. Jes, tie, oni diras, ekzistas du fiŝetoj: mareno kaj truto, tiel bongustaj, ke oni lekas al si la fingrojn, kiam oni ilin manĝas.
Анна Андреевна. Ему все бы только рыбки! Я не иначе хочу, чтоб наш дом был первый в столице и чтоб у меня в комнате такое было амбре, чтоб нельзя было войти и нужно было только этак зажмурить глаза. (Зажмуривает глаза и нюхает). Ах, как хорошо! Anna Andrejevna. Li ĉiam nur pri fiŝetoj revas! Mi volas nepre, ke nia domo estu la unua en la ĉefurbo kaj ke en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn. (Fermetas la okulojn kaj flaras). Ha, kiel bone!