Явление X

Хлестаков и купцы с кузовом вина и сахарными головами.

Sceno X

Ĥlestakov kaj komercistoj, kun korbo da vino kaj kun konusoj da sukero.

Хлестаков. А что вы, любезные? Ĥlestakov. Kio estas al vi, miaj karaj?
Купцы. Челом бьем вашей милости! Komercistoj. Kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto.
Хлестаков. А что вам угодно? Ĥlestakov. Kaj kion vi deziras?
Купцы. Не погуби, государь! Обижательство терпим совсем понапрасну. Komercistoj. Ne pereigu nin, reganto nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.
Хлестаков. От кого? Ĥlestakov. De kiu?
Один из купцов. Да все от городничего здешнего. Такого городничего никогда еще, государь, не было. Такие обиды чинит, что описать нельзя. Постоем совсем заморил, хоть в петлю полезай. Не по поступкам поступает.
Схватит за бороду, говорит: «Ах ты, татарин!» Ей–богу! Если бы, то есть, чем–нибудь не уважили его, а то мы уж порядок всегда исполняем: что следует на платья супружнице его и дочке — мы против этого не стоим. Нет, вишь ты, ему всего этого мало — ей–ей! Придет в лавку и, что ни попадет, все берет.
Сукна увидит штуку, говорит: «Э, милый, это хорошее суконце: снеси–ка его ко мне». Ну и несешь, а в штуке–то будет без мала аршин пятьдесят.
Unu el la komercistoj. Nu, ĉio de la ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras, ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas.
Li ekkaptas per la barbo kaj diras: «Ha, vi, tataro!» Per Dio! Nu, se ni, por tiel diri, ne farus decan respekton al li, — sed ni ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto al lia edzino kaj filino, — ni kontraŭ tio ne disputas. Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, — per Dio! Li venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion prenas.
Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: «He, mia kara, tio ĉi estas bona drapo: forportu ĝin al mi.» Kaj ni vole-ne-vole portas, kaj la peco ja enhavas ĉirkaŭ kvindek arŝinojn.
Хлестаков. Неужели? Ах, какой же он мошенник! Ĥlestakov. Ĉu vere? Ha, kia fripono li do estas!
Купцы. Ей–богу! такого никто не запомнит городничего. Так все и припрятываешь в лавке, когда его завидишь. То есть, не то уж говоря, чтоб какую деликатность, всякую дрянь берет: чернослив такой, что лет уже по семи лежит в бочке, что у меня сиделец не будет есть, а он целую горсть туда запустит.
Именины его бывают на Антона, и уж, кажись, всего нанесешь, ни в чем не нуждается; нет, ему еще подавай: говорит, и на Онуфрия его именины.
Komercistoj. Per Dio! Tian urbestron neniu memoras, simple ni devas ĉion kaŝi en la magazeno, kiam ni lin ekvidas. Tio estas ne sole, por tiel diri, ian delikataĵon, sed eĉ ĉian abomenaĵon, li prenas: sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi, — kaj li la tutan.manon tien enŝovas.
Lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono, kaj ŝajnas al ni, ni tiam portas jam al li en granda amaso ĉion, kion oni nur povas, nenio mankas al li; sed ne, donu al li ankoraŭ, li diras ke ankaŭ la tago de la sankta Onufrio estas lia nomfesto. Kion fari? Ankaŭ en la Onufria tago ni portas.
Хлестаков. Да это просто разбойник! Ĥlestakov. Sed tio ĉi ja estas simple rabisto!
Купцы. Ей–ей!  А попробуй прекословить, наведет к тебе в дом целый полк на постой. А если что, велит запереть двери. «Я тебя, говорит, не буду, говорит, подвергать телесному наказанию или пыткой пытать — это, говорит, запрещено законом, а вот ты у меня, любезный, поешь селедки!» Komercistoj. Per Dio, vere. Kaj provu nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi. Kaj se vi nur per io lin kolerigis, li ordonas fermi la pordon: «Mi vin, — li diras, — ne submetos, — li diras, — al korpa puno aŭ al torturo: tion ĉi, — li diras,— la leĝo malpermesas, sed jen, mia kara, vi manĝos ĉe mi haringon!»
Хлестаков. Ах, какой мошенник! Да за это просто в Сибирь. Ĥlestakov. Ha, kia malnoblulo! Sed por tio ĉi li devas ja esti sendita rekte Siberion.
Купцы. Да уж куда милость твоя не запровадит его, все будет хорошо, лишь бы, то есть, от нас подальше. Не побрезгай, отец наш, хлебом и солью: кланяемся тебе сахарком и кузовком вина. Komercistoj. Nu, kien ajn via afabla moŝto lin forsendos — ĉio estos bona, nur, por tiel diri, pli malproksimen de ni. Ne rifuzu, nia patro, akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom da sukero kaj per korbeto da vino.
Хлестаков. Нет, вы этого не думайте: я не беру совсем никаких взяток. Вот если бы вы, например, предложили мне взаймы рублей триста — ну, тогда совсем дело другое: взаймы я могу взять. Ĥlestakov. Ne, vi tion ĉi ne pensu; mi prenas absolute neniajn subaĉetojn. Jen ekzemple, se vi proponus al mi prunte tri centojn da rubloj, — nu, tio estus tute alia afero: preni prunte mi povas.
Купцы. Изволь, отец наш! (Вынимают деньги). Да что триста! Уж лучше пятьсот возьми, помоги только. Komercistoj. Kun plezuro, nia patro! (Ili elprenas monon). Sed kio estas tricent! Jam pli bone prenu kvincent, nur helpu.
Хлестаков. Извольте: взаймы — я ни слова, я возьму. Ĥlestakov. Bone: prunte — mi nenion diros, mi prenos.
Купцы (подносят ему на серебряном подносе деньги). Уж, пожалуйста, и подносит вместе возьмите. Komercistoj (transdonas al li sur arĝenta pleto la monon). Nu, faru al ni la komplezon, prenu jam ankaŭ la pleteton.
Хлестаков. Ну, и подносик можно. Ĥlestakov. Bone, mi povas preni ankaŭ la pleton.
Купцы (кланяясь). Так уж возьмите за одним разом и сахарцу. Komercistoj (salutante). Nu, volu preni jam kune ankaŭ iom da sukero.
Хлестаков. О нет, я взяток никаких… Ĥlestakov. Ho, ne, subaĉetojn mi prenas neniajn...
Осип. Ваше высокоблагородие! зачем вы не берете? Возьмите! в дороге все пригодится. Давай сюда головы и кулек! Подавай все! все пойдет впрок. Что там? веревочка? Давай и веревочку, — и веревочка в дороге пригодится: тележка обломается или что другое, подвязать можно. Osip. Via moŝto! kial vi ne prenas? Prenu! En la vojo ĉio taŭgos. Donu la konusojn kaj la korbeton. Donu ĉion, ĉio estos utila. Kio tie estas? ŝnureto? Donu ankaŭ la ŝnureton, — en la vojo ankaŭ ŝnureto estos utila; se la veturileto ie rompiĝos aŭ io simila, oni povos ligi.
Купцы. Так уж сделайте такую милость, ваше сиятельство. Если уже вы, то есть, не поможете в нашей просьбе, то уж не знаем, как и быть: просто хоть в петлю полезай. Komercistoj. Faru do jam tian favoron, via grafa moŝto! Se jam vi, por tiel diri, ne helpos en nia peto, tiam ni jam ne scias, kion fari; restos al ni nur pendigi nin.
Хлестаков. Непременно, непременно! Я постараюсь. Ĥlestakov. Nepre, nepre! Mi penos.

Купцы уходят. Слышен голос женщины: «Нет, ты не смеешь не допустить меня! Я на тебя нажалуюсь ему самому. Ты не толкайся так больно!»

La komercistoj foriras. Voco de virino: «Ne, vi ne havas la rajton ne allasi min! Mi plendos kontrau vi al li mem. Vi ne pusu tiel dolore!»

Хлестаков. Кто там? (Подходит к окну). А, что ты, матушка? Ĥlestakov. Kiu tie estas? (Aliras al la fenestro). Kion vi deziras, mia virino?
Голоса двух женщин. Милости твоей, отец, прошу! Повели, государь, выслушать! Voĉoj de du virinoj. Vian favoron mi petas, patro mia. Ordonu aŭskulti min, reganto mia.
Хлестаков (в окно). Пропустить ее. Ĥlestakov (tra la fenestro). Enlasu ŝin.