Явление IX

Хлестаков и Осип с чернилами и бумагою.

Sceno IX

Ĥlestakov kaj Osip, kun inko kaj papero.

Хлестаков. Ну что, видишь, дурак, как меня угощают и принимают? (Начинает писать). Ĥlestakov. Nu, kiel? vi vidas, malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas? (Komencas skribi).
Осип. Да, слава богу! Только знаете что, Иван Александрович? Osip. Jes, dank' al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?
Хлестаков. А что? Ĥlestakov. Kion do?
Осип. Уезжайте отсюда. Ей–богу, уже пора. Osip. Forveturu de ĉi tie! Per Dio, estas jam tempo.
Хлестаков (пишет). Вот вздор! Зачем? Ĥlestakov (skribas). Jen sensencaĵo! Por kio?
Осип. Да так. Бог с ними со всеми! Погуляли здесь два денька — ну и довольно. Что с ними долго связываться? Плюньте на них! не ровен час, какой–нибудь другой наедет… ей–богу, Иван Александрович! А лошади тут славные — так бы закатили!.. Osip. Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi amuziĝis tie ĉi du tagojn, — nu, estas sufiĉe. Por kio ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas antaŭvidi: eble iu alia alveturos... Per Dio, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn, — ni tiel bonege ekruliĝus!..
Хлестаков (пишет). Нет, мне еще хочется пожить здесь. Пусть завтра. Ĥlestakov (skribas). Ne, mi volas ankoraŭ iom loĝi ĉi tie. Ni lasu ĝis morgaŭ.
Осип. Да что завтра! Ей–богу, поедем, Иван Александрович! Оно хоть и большая честь вам, да все, знаете, лучше уехать скорее: ведь вас, право, за кого–то другого приняли… И батюшка будет гневаться, что так замешкались. Так бы, право, закатили славно! А лошадей бы важных здесь дали. Osip. Kial morgaŭ! Per Dio, ni forveturu, Ivan Aleksandroviĉ! Kvankam oni akceptas vin kun grandaj honoroj, tamen vidu, estas pli bone forveturi plej baldaŭe; kredu al mi, oni ja prenis vin por iu alia... Kaj ankaŭ la patro koleros, ke vi tiel longe restis en la vojo. Kredu al mi, ni ja tiel bonege ekruliĝus! Kaj ĉevalojn oni donus tie ĉi bonegajn.
Хлестаков (пишет). Ну, хорошо. Отнеси только наперед это письмо; пожалуй, вместе и подорожную возьми. Да зато, смотри, чтоб лошади хорошие были! Ямщикам скажи, что я буду давать по целковому; чтобы так, как фельдъегеря, катили и песни бы пели!.. (Продолжает писать). Воображаю, Тряпичкин умрет со смеху… Ĥlestakov (skribas). Nu, bone. Forportu nur antaŭe tiun ĉi leteron; se vi volas, prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton. Sed por tio rigardu, ke la ĉevaloj estu bonaj! Al la veturigistoj diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn! (Daŭrigas skribi). Mi prezentas al mi, Trjapiĉkin mortos de ridado...
Осип. Я, сударь, отправлю его с человеком здешним, а сам лучше буду укладываться, чтоб не прошло понапрасну время. Osip. Mi sendos, sinjoro, la leteron per ĉi tiea servanto, kaj mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.
Хлестаков (пишет). Хорошо. Принеси только свечу. Ĥlestakov (skribas). Bone, alportu nur kandelon.
Осип (выходит и говорит за сценой). Эй, послушай, брат! Отнесешь письмо на почту, и скажи почтмейстеру, чтоб он принял без денег; да скажи, чтоб сейчас привели к барину самую лучшую тройку, курьерскую; а прогону, скажи, барин не плотит: прогон, мол, скажи, казенный. Да чтоб все живее, а не то, мол, барин сердится. Стой, еще письмо не готово. Osip (eliras kaj parolas malantaŭ la scenejo). He, aŭskultu, mia kara! Forportu la leteron al la poŝto kaj diru al la poŝtestro, ke li akceptu sen mono, kaj diru, ke oni tuj alvenigu al la sinjoro la plej bonan triĉevalan veturilon, kurieran; kaj la koston de veturado, diru, la sinjoro ne pagas: la veturado, diru. estas regnokasa. Kaj ke ĉio fariĝu plej rapide, ĉar alie, diru, la sinjoro koleros. Atendu, ankoraŭ la letero ne estas preta.
Хлестаков (продолжает писать). Любопытно знать, где он теперь живет — в Почтамтской или Гороховой? Он ведь тоже любит часто переезжать с квартиры на квартиру и недоплачивать. Напишу наудалую в Почтамтскую. (Свертывает и надписывает). Ĥlestakov (daŭrigas skribi). Estus interese scii, kie li nun loĝas — en la strato Poŝtoficeja aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ amas ofte ŝanĝi la loĝejojn kaj ne pagi. Mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja. (Faldas la leteron kaj surskribas).

Осип приносит свечу, Хлестаков ставит печать. Слышен голос Держиморды: «Куда лезешь, борода? Говорят тебе, никого не велено пускать».

Osip, alportas kandelon, Ĥlestakov sigelas. Oni aŭdas la voĉon de Derĵimorda: «Kien vi vin ŝovas, barbulo? Oni diras al vi, ke estas ordonite neniun lasi!»

Хлестаков (Дает Осипу письмо). На, отнеси. Ĥlestakov (donas al Osip la leteron). Prenu, forportu.
Голоса купцов. Допустите, батюшка! Вы не можете не допустить: мы за делом пришли. Voĉoj de komercistoj. Lasu nin, nia kara! Vi ne povas ne lasi: ni venis pro serioza afero.
Голос Держиморды. Пошел, пошел! Не принимает, спит. Voĉo de Derĵimorda. For, for! Li ne akceptas, li dormas.

Шум увеличивается.

La bruo pligrandiĝas.

Хлестаков Что там такое, Осип? Посмотри, что за шум. Ĥlestakov. Kio tie estas, Osip? Rigardu, pro kio estas la bruo.
Осип (глядя в окно). Купцы какие–то хотят войти, да не допускает квартальный. Машут бумагами: верно, вас хотят видеть. Osip (rigardante tra la fenestro). Iaj komercistoj volas eniri, sed la policano ilin ne lasas. Ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi.
Хлестаков (подходя к окну). А что вы, любезные? Ĥlestakov (alirante al la fenestro). Kion vi deziras, miaj karaj?
Голоса купцов. К твоей милости, прибегаем. Прикажи, государь, просьбу принять. Voĉo de komercistoj. Al via afabla moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti petoskribon.
Хлестаков. Впустите их, впустите! пусть идут. Осип, скажи им: пусть идут.

Осип уходит.

(Принимает из окна просьбы, развертывает одну из них и читает). «Его высокоблагородному светлости господину финансову от купца Абдулина…» Черт знает что: и чина такого нет!
Ĥlestakov. Enlasu ilin, enlasu! Ili venu. Osip, diru al ili, ke ili venu.

Osip foriras.

(Akceptas tra la fenestro petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas). «Al lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de la komercisto Abdulin ...» Diablo scias, kion li skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!