Явление II

Хлестаков один, выходит с заспанными глазами.

Sceno II

Ĥlestakov, sola, eliras kun postdormaj okuloj.

Хлестаков. Я, кажется, всхрапнул порядком. Откуда они набрали таких тюфяков и перин? даже вспотел.
Кажется, они вчера мне подсунули чего–то за завтраком: в голове до сих пор стучит. Здесь, как я вижу, можно с приятностию проводить время. Я люблю радушие, и мне, признаюсь, больше нравится, если мне угождают от чистого сердца, а не то чтобы из интереса.
А дочка городничего очень недурна, да и матушка такая, что еще можно бы… Нет, я не знаю, а мне, право, нравится, такая жизнь.
Ĥlestakov. Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? Mi eĉ ekŝvitis.
Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso.

Kaj la filino de la urbestro estas tute ne malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus ankoraŭ... Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas lia vivo.