Явление IX

Те же и городничий.

Sceno IX

La samaj kaj la urbestro.

Городничий (входит на цыпочках). Чш… ш… Urbestro (eniras tre mallaŭte per la pintoj de la piedoj). Ŝŝ... ŝŝ...
Анна Андреевна. Что? Anna Andrejevna. Kio estas?
Городничий. И не рад, что напоил. Ну что, если хоть одна половина из того, что он говорил, правда?
(Задумывается). Да как же и не быть правде? Подгулявши, человек все несет наружу: что на сердце, то и на языке. Конечно, прилгнул немного; да ведь не прилгнувши не говорится никакая речь. С министрами играет и во дворец ездит…
Так вот, право, чем больше думаешь… черт его знает, не знаешь, что и делается в голове; просто как будто или стоишь на какой–нибудь колокольне, или тебя хотят повесить.
Urbestro. Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis. Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero?
(Enpensiĝas). Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango. Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj en la imperiestran palacon li veturas...
Nu, efektive, ju pli mi meditas... la diablo scias, mi ne scias eĉ, kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.
Анна Андреевна. А я никакой совершенно не ощутила робости; я видела в нем образованного, светского, высшего тона человека, а о чинах его мне и нужды нет. Anna Andrejevna. Kaj mi sentis absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon kleran, grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri liaj rangoj mi tute ne zorgas.
Городничий. Ну, уж вы — женщины! Все кончено, одного этого слова достаточно! Вам все — финтирлюшки! Вдруг брякнут ни из того ни из другого словцо. Вас посекут, да и только, а мужа и поминай как звали. Ты, душа моя, обращалась с ним так свободно, будто с каким–нибудь Добчинским. Urbestro. Nu, vi ja estas... virinoj! Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto. Vin oni iom vergos, kaj ĉio finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.
Анна Андреевна. Об этом уж я советую вам не беспокоиться. Мы кой–что знаем такое… (Посматривает на дочь). Anna Andrejevna. Pri tio ĉi mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias... (Ĵetas rigardojn al la filino).
Городничий (один). Ну, уж с вами говорить!.. Эка в самом деле оказия! До сих пор не могу очнуться от страха.
(Отворяет дверь и говорит в дверь). Мишка, позови квартальных Свистунова и Держиморду: они тут недалеко где–нибудь за воротами. (После небольшого молчания). Чудно все завелось теперь на свете: хоть бы народ–то уж был видный, а то худенький, тоненький — как его узнаешь, кто он? 
Еще военный все–таки кажет из себя, а как наденет фрачишку — ну точно муха с подрезанными крыльями. А ведь долго крепился давеча к трактире, заламливал такие аллегории и екивоки, что, кажись, век бы не добился толку. А вот наконец и подался. Да еще наговорил больше, чем нужно. Видно, что человек молодой.
Urbestro (sola). Nu, kion oni povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Ĝis nun mi ne povas trankviliĝi de timo.

(Malfermas la pordon kaj parolas tra la pordo). Miŝka, voku la policanojn; Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili estas tie ĉi ne malproksime ie post la pordego. (Post malgranda silento). Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas malgrasaj, maldikaj,— kiel vi povas diveni, kio ili estas?
Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, — nu, tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj. Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj vidas, ke li estas homo juna.