Действие второе

Маленькая комната в гостинице. Постель, стол, чемодан, пустая бутылка, сапоги, платяная щетка и прочее.

Явление I

Осип, один.

Akto dua

Malgranda ĉambro en hotelo. Lito, tablo, valizo, malplena botelo, botoj, broso por vestoj, k.t.p.


Sceno I

Osip, sola.

Осип (лежит на барской постели). Черт побери, есть так хочется и в животе трескотня такая, как будто бы целый полк затрубил в трубы. Вот не доедем, да и только, домой! Что ты прикажешь делать? Второй месяц пошел, как уже из Питера!
Профинтил дорогой денежки, голубчик, теперь сидит и хвост подвернул и не горячится. А стало бы, и очень бы стало на прогоны; нет, вишь ты, нужно в каждом городе показать себя!
(Дразнит его). «Эй, Осип, ступай посмотри комнату, лучшую, да обед спроси самый лучший: я не могу есть дурного обеда, мне нужен лучший обед». Добро бы было в самом деле что–нибудь путное, а то ведь елистратишка простой! С проезжающим знакомится, а потом в картишки — вот тебе и доигрался!
Эх, надоела такая жизнь! Право, на деревне лучше: оно хоть нет публичности, да и заботности меньше; возьмешь себе бабу, да и лежи весь век на полатях да ешь пироги.
Ну, кто ж спорит: конечно, если пойдет на правду, так житье в Питере лучше всего. Деньги бы только были, а жизнь тонкая и политичная: кеятры, собаки тебе танцуют, и все что хочешь. Разговаривает все на тонкой деликатности, что разве только дворянству уступит; пойдешь на Щукин — купцы тебе кричат: «Почтенный!»; на перевозе в лодке с чиновником сядешь; компании захотел — ступай в лавочку: там тебе кавалер расскажет про лагери и объявит, что всякая звезда значит на небе, так вот как на ладони все видишь. Старуха офицерша забредет; горничная иной раз заглянет такая… фу, фу, фу!
(Усмехается и трясет головою). Галантерейное, черт возьми, обхождение! Невежливого слова никогда не услышишь, всякой говорит тебе «вы». Наскучило идти — берешь себе извозчика и сидишь себе как барин, а не захочешь заплатить ему — изволь: у каждого дома есть сквозные ворота, и ты так шмыгнешь, что тебя никакой дьявол не сыщет.
Одно плохо: иной раз славно наешься, а в другой чуть не лопнешь с голоду, как теперь, например. А все он виноват. Что с ним сделаешь? Батюшка пришлет денежки, чем бы их попридержать — и куды!.. пошел кутить: ездит на извозчике, каждый день ты доставай в кеятр билет, а там через неделю, глядь — и посылает на толкучий продавать новый фрак.

Иной раз все до последней рубашки спустит, так что на нем всего останется сертучишка да шинелишка… Ей–богу, правда! И сукно такое важное, аглицкое! рублев полтораста ему один фрак станет, а на рынке спустит рублей за двадцать; а о брюках и говорить нечего — нипочем идут. А отчего? — оттого, что делом не занимается: вместо того чтобы в должность, а он идет гулять по прешпекту, в картишки играет.
Эх, если б узнал это старый барин! Он не посмотрел бы на то, что ты чиновник, а, поднявши рубашонку, таких бы засыпал тебе, что б дня четыре ты почесывался. Коли служить, так служи.
Вот теперь трактирщик сказал, что не дам вам есть, пока не заплатите за прежнее; ну, а коли не заплатим?
(Со вздохом). Ах, боже ты мой, хоть бы какие–нибудь щи! Кажись, так бы теперь весь свет съел. Стучится; верно, это он идет. (Поспешно схватывается с постели).
Osip (kuŝas sur la lito de la sinjoro). Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. Nu, ni ne atingos la hejmon, tion mi vidas! Kion vi konsilos fari? Estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo!
Li tradandis en la vojo la monon, mia kara; nun li sidas kaj subtiris la voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas, oni devas en ĉiu urbo sin montri!
(Imitante). «He, Osip, iru serĉi ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan tagmanĝon». Nu, se li almenaŭ estus io valora, sed li ja estas simpla «registreto»! Faras konatecon kun traveturanto, poste tuj venas kartetoj. Nu, jen li atingis!
Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn.
Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj, hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel nobeloj; vi iras al la bazaro — la komercistoj al vi krias: «estimata»; vi bezonas transveturi per ŝipeto — vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion — iru en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato. Maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino enmontriĝas tia... fu, fu, fu!

(Ridetas kaj skuas la kapon). Galanteria kondutado, diablo prenu! Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi «ci». Se tedis al vi iri — vi prenas veturilon, kaj vi sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi — bone: ĉiu domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke nenia diablo vin trovos.


Nur unu afero estas malbona: unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato, kiel ekzemple nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom pli forte — li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la teatro, kaj poste — apenaŭ pasis semajno, — jen li jam sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon.
Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur surtuteto kaj palteto... Vere, mi ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla! ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri la pantalonoj eĉ ne parolu — ili iras por nenio. Kaj kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al ofico, li — ho ve! li promenadas sur la bulvardoj, ludas kartojn.

Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro! Li ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la ĉemizeton, li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu.

Jen nun la hotelisto diris: «Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa». Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun ĝemo). Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Ŝajnas al mi, ke mi nun formanĝus la tutan mondon! Oni frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la lito).