Александр Сергеевич Пушкин

Метель

Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin

La neĝa blovado

 
В конце 1811 года, в эпоху нам достопамятную, жил в своем поместье Ненарадове добрый Гаврила Гаврилович Р**. Он славился во всей округе гостеприимством и радушием; соседи поминутно ездили к нему поесть, попить, поиграть по пяти копеек в бостон с его женою, а некоторые для того, чтоб поглядеть на дочку их, Марью Гавриловну, стройную, бледную и семнадцатилетнюю девицу. Она считалась богатой невестою, и многие прочили ее за себя или за сыновей.En la fino de la jaro 1811a, en epoko al ni memorinda, vivis en sia vilaĝo Nenarodovo la bona Gavrilo Gavriloviĉ R. Li gloriĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj ĉiuminute veturadis al li por manĝi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja Petrovna po kvin kopekoj je la bostono; kaj kelkaj el ili — por rigardi ilian filineton Marion Gavrilovnan, gracian, palan kaj deksepjaran junulinon. Ŝi estis rigardata kiel riĉa fraŭlino, kaj multaj antaŭdecidis ŝin por si aŭ por siaj filoj.
Марья Гавриловна была воспитана на французских романах, и следственно была влюблена. Предмет, избранный ею, был бедный армейский прапорщик, находившийся в отпуску в своей деревне. Само по себе разумеется, что молодой человек пылал равною страстию, и что родители его любезной, заметя их взаимную склонность, запретили дочери о нем и думать, а его принимали хуже, нежели отставного заседателя. Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de ŝi, estis malriĉa oficiro, kiu sin trovis forpermese en sia vilaĝeto. Estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale per ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciiĝinte ilian duflankan amon, malpermesis la filinon eĉ pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan juran alsidanton.
Наши любовники были в переписке, и всякой день видались наедине в сосновой роще или у старой часовни. Там они клялись друг другу в вечной любви, сетовали на судьбу и делали различные предположения. Переписываясь и разговаривая таким образом, они (что весьма естественно) дошли до следующего рассуждения: если мы друг без друга дышать не можем, а воля жестоких родителей препятствует нашему благополучию, то нельзя ли нам будет обойтись без нее? Разумеется, что эта счастливая мысль пришла сперва в голову молодому человеку, и что она весьма понравилась романическому воображению Марьи Гавриловны. Niaj amantoj estis en korespondado, kaj ĉiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aŭ ĉe la malnova preĝejeto. Tie ili ĵuradis unu al la alia eternan amon, plendadis je la sorto kaj faradis multoblajn projektojn. Korespondante kaj interparolante tiusence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena decido: se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian feliĉon, ĉu ni ne povas veni al la celo ankaŭ sen ĝi? Oni komprenas, ke tiu ĉi feliĉa penso venis unue en la kapon de la juna homo, kaj ke ĝi multe plaĉis al la romana fantazio de Mario Gavrilovna.
Наступила зима и прекратила их свидания; но переписка сделалась тем живее. Владимир Николаевич в каждом письме умолял ее предаться ему, венчаться тайно, скрываться несколько времени, броситься потом к ногам родителей, которые конечно будут тронуты наконец героическим постоянством и несчастием любовников, и скажут им непременно: «Дети, придите в наши объятия!» Venis la vintro kaj ĉesigis iliajn revidojn, sed la korespondado fariĝis tiom pli viva. Vladimiro Nikolaeviĉ en ĉiu letero ŝin petegis ke ŝi transdonu sin al li, edziĝu je li sekrete, kaŝu sin kelkan tempon kun li, kaj poste ili ĵetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estus fine tuŝitaj per la heroa konstanteco kaj la malfeliĉo de la amantoj kaj dirus al ili verte: “Infanoj, venu al niaj koroj!”
Марья Гавриловна долго колебалась; множество планов побега было отвергнуто. Наконец она согласилась: в назначенный день она должна была не ужинать и удалиться в свою комнату под предлогом головной боли. Девушка ее была в заговоре; обе они должны были выдти в сад через заднее крыльцо, за садом найти готовые сани, садиться в них и ехать за пять верст от Ненарадова в село Жадрино, прямо в церковь, где уж Владимир должен был их ожидать. Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; multaj projektoj de la forkuro estis forĵetitaj. Fine ŝi konsentis: en la certigita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron el la ŝajnkaŭzo de la doloro je la kapo. Ŝia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en ĝi kaj veturi ĉirkaŭ kvin verstojn de Nenarodovo, en la vilaĝon Ĵadrino, rekte antaŭ la preĝejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.
Накануне решительного дня, Марья Гавриловна не спала всю ночь; она укладывалась, увязывала белье и платье, написала длинное письмо к одной чувствительной барышне, ее подруге, другое к своим родителям. Она прощалась с ними в самых трогательных выражениях, извиняла свой проступок неодолимою силою страсти, и оканчивала тем, что блаженнейшею минутою жизни почтет она ту, когда позволено будет ей броситься к ногам дражайших ее родителей. Antaŭ la decidanta tago Mario Gavrilovna ne dormis la tutan nokton; ŝi ordadis kaj kunligadis sian tolaĵon kaj vestaĵon, skribis longan leteron al unu sentema fraŭlino, sia amikino, alian al siaj gepatroj. Ŝi diris adiaŭ al ili en la plej kortuŝantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de la ama sento kaj finis per tio, ke la plej feliĉa minuto de la vivo estos por ŝi tiu, kiam estos permesita al ŝi ĵeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.
Запечатав оба письма тульской печаткою, на которой изображены были два пылающие сердца с приличной надписью, она бросалась на постель перед самым рассветом и задремала; но и тут ужасные мечтания поминутно ее пробуждали. То казалось ей, что в самую минуту, как она садилась в сани, чтоб ехать венчаться, отец ее останавливал ее, с мучительной быстротою тащил ее по снегу и бросал в темное, бездонное подземелие… и она летела стремглав с неизъяснимым замиранием сердца; то видела она Владимира, лежащего на траве, бледного, окровавленного. Он, умирая, молил ее пронзительным голосом поспешать с ним обвенчаться… другие безобразные, бессмысленные видения неслись перед нею одно за другим. Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo, sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena subskribo, ŝi ĵetis sin sur la liton mallonge antaŭ la lumiĝado de la tago, kaj ekdormetis; sed ankaŭ tie ĉi terura sonĝaj fantazioj ĉiuminute sin vekadis. Jen ekŝajnis al ŝi, ke en tiu sama minuto, kiam ŝi sidiĝis en la glitveturilon por veturi al la edziĝo, la patro ŝin ekhaltigis, kun turmenta rapideco ŝin trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman kaj senfundan subteraĵon… kaj ŝi flugis malsupren kun neklarigebla mortiĝado de la koro… jen ŝi vidis Vladimiron, kuŝantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis ŝin per voĉo iranta tra la koro, ke ŝi rapidu por lin edzigi… Aliaj malbelaj, sensencaj sonĝaj vidaĵoj sin portis antaŭ ŝi unu post alia.
Наконец она встала, бледнее обыкновенного и с непритворной головною болью. Отец и мать заметили ее беспокойство; их нежная заботливость и беспрестанные вопросы: что с тобою, Маша? не больна ли ты, Маша? раздирали ее сердце. Она старалась их успокоить, казаться веселою, и не могла. Наступил вечер. Мысль, что уже в последний раз провожает она день посреди своего семейства, стесняла ее сердце. Она была чуть жива; она втайне прощалась со всеми особами, со всеми предметами, ее окружавшими. Fine ŝi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne–preteksta doloro je la kapo. La patro kaj la patrino ekvidis ŝian maltrtankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la senĉesaj demandoj: kio estas al vi, Manjo? Ĉu vi ne estas malsana, Manjo? — disŝiradis al ŝi la koron. Ŝi penis ilin trankviligi, montri sin ĝoja, kaj ne povis. Venis la vespero. La penso, ke jam je la lasta fojo ŝi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; sekrete ŝi diris adiaŭ al ĉiuj personoj, al ĉiuj objektoj, kiuj ŝin ĉirkaŭadis.
Подали ужинать; сердце ее сильно забилось. Дрожащим голосом объявила она, что ей ужинать не хочется, и стала прощаться с отцом и матерью. Они ее поцеловали и, по обыкновению, благословили: она чуть не заплакала. Пришед в свою комнату, она кинулась в кресло и залилась слезами. Девушка уговаривала ее успокоиться и ободриться. Всё было готово. Через полчаса Маша должна была навсегда оставить родительский дом, свою комнату, тихую девическую жизнь… La vespermanĝo estis enportita; ŝia koro forte ekfrapis. Per tremanta voĉo ŝi diris, ke ŝi ne havas apetiton por vespermanĝi kaj komencis adiaŭi je la patro kaj la patrino. Ili ŝin kisis kaj, kiel kutime benis; ŝi apenaŭ ne ekploris. Veninte en sian ĉambreton, ŝi ĵetis sin sur la seĝon kaj verŝis varmegajn larmojn. Ŝia knabino konsilis al ŝi, ke ŝi trankviliĝu kaj kuraĝiĝu. Ĉio estis preta. Post horduono Manjo devis por ĉiam forlasi la domon gepatran, sian ĉambron, la trankvilan vivon fraŭlinan.
На дворе была метель; ветер выл, ставни тряслись и стучали; всё казалось ей угрозой и печальным предзнаменованием. Скоро в доме всё утихло и заснуло. Maшa окуталась шалью, надела теплый капот, взяла в руки шкатулку свою и вышла на заднее крыльцо. Служанка несла за нею два узла. Они сошли в сад. Метель не утихала; ветер дул навстречу, как будто силясь остановить молодую преступницу. Они насилу дошли до конца сада. На дороге сани дожидались их. Лошади, прозябнув, не стояли на месте; кучер Владимира расхаживал перед оглоблями, удерживая ретивых. Он помог барышне и ее девушке усесться и уложить узлы и шкатулку, взял возжи, и лошади полетели. Поручив барышню попечению судьбы и искусству Терешки кучера, обратимся к молодому нашему любовнику. Ekstere estis neĝa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj tremadis kaj frapadis; ĉio ŝajnis al ŝi kiel timigadoj kaj malfeliĉaj antaŭsignoj. Baldaŭ en la domo ĉio trankviliĝis kaj ekdormis. Manjo ĉirkaŭkovris sin per ŝalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post ŝi du kuneligaĵojn. Ili eliris en la ĝardenon. La neĝa blovado ne trankviliĝis, la vento blovis kontraŭen, kiel penante haltigi la junan krimulinon. Fine ili alvenis al la fino de la ĝardeno. Sur la vojo glitveturilo ilin atendis. La ĉevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaŭ la glitveturila turnilo moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj ŝian servistinon sidiĝi kaj kusiĝi la kuneligaĵojn kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la ĉevaloj fluge ekkuris. Transdonante la fraŭlinon al la zorgado de la sorto kaj al la arto de Tereŝka, la veturigisto, ni turniĝos al nia juna amanto.
Целый день Владимир был в разъезде. Утром был он у жадринского священника; насилу с ним уговорился; потом поехал искать свидетелей между соседними помещиками. Первый, к кому явился он, отставной сорокалетний корнет Дравин, согласился с охотою. Это приключение, уверял он, напоминало ему прежнее время и гусарские проказы. Он уговорил Владимира остаться у него отобедать, и уверил его, что за другими двумя свидетелями дело не станет. В самом деле тотчас после обеда явились землемер Шмит в усах и шпорах, и сын капитан–исправника, мальчик лет шестнадцати, недавно поступивший в уланы. Они не только приняли предложение Владимира, но даже клялись ему в готовности жертвовать для него жизнью. Владимир обнял их с восторгом, и поехал домой приготовляться. La tutan tagon Vladimiro estis en veturado. Matene li estis ĉe la Ĵadrina pastro; kun malfacilo ili venis al konsento. Poste li veturis serĉi atestantojn por la edziĝo inter la najbaraj vilaĝestroj. La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara standartestro Dravin, konsentis kun plezuro. Tiu ĉi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la husarajn ŝercetojn. Li invitis Vladimiron resti ĉe li por tagmanĝi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmanĝo venis la geometriisto Ŝmidt kun lipharoj kaj pikradetoj ĉe la botoj, kaj la filo de kapitano de la ĵandarmaro, knabeto deksesjara, kiu antaŭ kelka tempo aliĝis al la ulanoj. Ili ne sole alprenis la proponon de Vladimiro, sed ankaŭ ĵuris la pretecon oferi al li la vivon. Vladimiro ĉirkaŭprenis ilin kun neesprimebla ĝojo kaj forveturis la domon por sin prepari.
Уже давно смеркалось. Он отправил своего надежного Терешку в Ненарадово со своею тройкою и с подробным, обстоятельным наказом, а для себя велел заложить маленькие сани в одну лошадь, и один без кучера отправился в Жадрино, куда часа через два должна была приехать и Марья Гавриловна. Дорога была ему знакома, а езды всего двадцать минут. Jam longe mallumiĝadis. Li elsendis sian fidelan Tereŝkan en Nenarodovon kun sia trio da ĉevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan, kaj tute sola, sen veturigisto, li forveturis Ĵadrinon, kien post du horoj devis ankaŭ alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis daŭri nur dudek minutojn.
Но едва Владимир выехал за околицу в поле, как поднялся ветер и сделалась такая метель, что он ничего не взвидел. В одну минуту дорогу занесло; окрестность исчезла во мгле мутной и желтоватой, сквозь которую летели белые хлопья снегу; небо слилося с землею. Владимир очутился в поле и напрасно хотел снова попасть на дорогу; лошадь ступала наудачу и поминутно то взъезжала на сугроб, то проваливалась в яму; сани поминутно опрокидывались. Владимир старался только не потерять настоящего направления. Но ему казалось, что уже прошло более получаса, а он не доезжал еще до Жадринской рощи. Прошло еще около десяти минут; рощи всё было не видать. Владимир ехал полем, пересеченным глубокими оврагами. Метель не утихала, небо не прояснялось. Лошадь начинала уставать, а с него пот катился градом, не смотря на то, что он поминутно был по пояс в снегу. Sed apenaŭ Vladimiro estis en la kampon, eklevis sin vento kaj fariĝis tia neĝa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de neĝo, la ĉirkaŭaĵo perdiĝis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj flokoj de la neĝo; la ĉielo kuniĝis kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la ĉevalo paŝis rekte antaŭen kaj ĉiuminute jen ĝi veturadis sur neĝan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute sin renversadis. Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed ŝajnis al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbetaro. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbetaro ĉiam ankoraŭ ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj kavoj. La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis laciĝi kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.
Наконец он увидел, что едет не в ту сторону. Владимир остановился: начал думать, припоминать, соображать, и уверился, что должно было взять ему вправо. Он поехал вправо. Лошадь его чуть ступала. Уже более часа был он в дороге. Жадрино должно было быть недалеко. Но он ехал, ехал, а полю не было конца. Всё сугробы, да овраги; поминутно сани опрокидывались, поминутно он их подымал. Время шло; Владимир начинал сильно беспокоиться. Fine li ekvidis, ke li veturis en malvera direkto. Vladimiro haltis; li komencis pripensadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devenis preni la vojon dekstren. Li ekveturis dekstren. Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.
Наконец в стороне что–то стало чернеть. Владимир поворотил туда. Приближаясь, увидел он рощу. Слава богу, подумал он, теперь близко. Он поехал около рощи, надеясь тотчас попасть на знакомую дорогу или объехать рощу кругом: Жадрино находилось тотчас за нею. Скоро нашел он дорогу, и въехал во мрак дерев, обнаженных зимою. Ветер не мог тут свирепствовать; дорога была гладкая; лошадь ободрилась, и Владимир успокоился. Fine en flanko sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbetaron. Glor' al Dio, li ekpensis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbetaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbetaron: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de la arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie kolerigi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.
Но он ехал, ехал, а Жадрина было не видать; роще не было конца. Владимир с ужасом увидел, что он заехал в незнакомый лес. Отчаяние овладело им. Он ударил по лошади; бедное животное пошло было рысью, но скоро стало приставать и через четверть часа пошло шагом, не смотря на все усилия несчастного Владимира. Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbetaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la bedaŭrinda besto ekiris kure, sed baldaŭ ĝi komencis iri paŝe, malgraŭ ĉiuj penoj de la malfeliĉa Vladimiro.
Мало–по–малу деревья начали редеть, и Владимир выехал из лесу; Жадрина было не видать. Должно было быть около полуночи. Слезы брызнули из глаз его; он поехал наудачу. Погода утихла, тучи расходились, перед ним лежала равнина, устланная белым волнистым ковром. Ночь была довольно ясна. Он увидел невдалеке деревушку, состоящую из четырех или пяти дворов. Владимир поехал к ней. У первой избушки он выпрыгнул из саней, подбежал к окну и стал стучаться. Через несколько минут деревянный ставень поднялся, и старик высунул свою седую бороду. «Что те надо?» — «Далеко ли Жадрино?» — «Жадрино–то далеко ли?» — «Да, да! Далеко ли?» — «Недалече; верст десяток будет». При сем ответе Владимир схватил себя за волосы и остался недвижим, как человек, приговоренный к смерти. Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro. Ĵadrino ne estis videbla. Estis ĉirkaŭ la noktomezo. La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis; antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan el kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe la unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon. “Kion vi bezonas?” — “Ĵadrino estas malproksima?” — “Ĉu Ĵadrino estas malproksima?” — “Jes, jes! Ĉu ĝi estas malproksima?” — “Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj”. Ĉe tiu ĉi respondo Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo, juĝita al la morto.
«А отколе ты?» — продолжал старик. Владимир не имел духа отвечать на вопросы. «Можешь ли ты, старик, — сказал он, — достать мне лошадей до Жадрина?» — «Каки у нас лошади», — отвечал мужик. — «Да не могу ли взять хоть проводника? Я заплачу, сколько емy будет угодно». — «Постой, — сказал старик, опуская ставень, — я те сына вышлю; он те проводит». Владимир стал дожидаться. Не прошло минуты, он опять начал стучаться. Ставень поднялся, борода показалась. «Что те надо?» — «Что ж твой сын?» — «Сей час выйдет, обувается. Али ты прозяб? взойди погреться». — «Благодарю, высылай скорее сына». “El kie vi estas?” — daŭrigis la maljunulo. Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj. “Ĉu vi povas, maljunulo, — li diris, — preni por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?” — “Ni ne havas ĉevalojn”, — respondis la vilaĝano. “Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? Mi pagos kiom al li plaĉos”. — “Atendu”, diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, — mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos”. Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris. “Kion vi bezonas?” — “Kie estas via filo?” — “Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi”. — “Mi dankas, elsendu pli rapide la filon”.
Ворота заскрипели; парень вышел с дубиною, и пошел вперед то указывая, то отыскивая дорогу, занесенную снеговыми сугробами. «Который час?» — спросил его Владимир. «Да уж скоро рассветет» — отвечал молодой мужик. Владимир не говорил уже ни слова. La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj. “Kioma horo?” — demandis lin Vladimiro. “Jam baldaŭ lumiĝos”, — diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.
Пели петухи и было уже светло, как достигли они Жадрина. Церковь была заперта. Владимир заплатил проводнику и поехал на двор к священнику. На дворе тройки его не было. Какое известие ожидало eгo! La kokoj kantis kaj estis jam luma tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!
Но возвратимся к добрым ненарадовским помещикам и посмотрим, что–то у них делается. Sed ni returniĝos al la bonaj Nenaradovaj vilaĝestroj kaj ni rigardos, kio ĉe ili fariĝas.
А ничего. Ha, nenio!
Старики проснулись и вышли в гостиную. Гаврила Гаврилович в колпаке и байковой куртке, Прасковья Петровна в шлафорке на вате. Подали самовар, и Гаврила Гаврилович послал девчонку узнать от Марьи Гавриловны, каково ее здоровье и как она почивала. Девчонка воротилась, объявляя, что барышня почивала–де дурно, но что ей–де теперь легче, и что она–де сейчас придет в гостиную. В самом деле дверь отворилась и Марья Гавриловна подошла здороваться с папенькой и с маменькой. La maljunuloj vekiĝis kaj eniris en la gastĉambron. Gavrilo Gavriloviĉ en nokta ĉapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja Petrovna en vata noktsurtuto. Oni alportis la temaŝinon kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis la knabinon por sciiĝi de Mario Gavrilovna, kia estas ŝia sano kaj kiel ŝi elripozis. La knabino revenis, sciigante, ke la fraŭlino ripozis malbone, sed ke nun ŝi fartas pli bone kaj ke ŝi tuj venos en la gastĉambron. Efektive, la pordo sin malfermis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patreton kaj la patrineton.
«Что твоя голова, Маша?» — спросил Гаврила Гаврилович. «Лучше, папенька», — отвечала Маша. — «Ты верно. Маша, вчерась угорела», — сказала Прасковья Петровна. — «Может быть, маменька», — отвечала Маша. “Kion faras via kapo, Manjo?” — demandis Gavrilo Gavriloviĉ'. “Pli bone, patreto”, — respondis Manjo. “Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraŭ kapdoloron de forna haladzo”, — diris Praskovja Petrovna. “Povas esti, patrineto”, — respondis Manjo.
День прошел благополучно, но в ночь Маша занемогла. Послали в город за лекарем. Он приехал к вечеру и нашел больную в бреду. Открылась сильная горячка, и бедная больная две недели находилась у края гроба. La tago pasis feliĉe, sed en la nokto Manjo malsaniĝis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis la malsanan en deliro. Aliĝis forta febro, kaj la bedaŭrinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de la tombo.
Никто в доме не знал о предположенном побеге. Письма, накануне ею написанные, были сожжены; ее горничная никому ни о чем не говорила, опасаясь гнева господ. Священник, отставной корнет, усатый землемер и маленькой улан были скромны, и недаром Терешка кучер никогда ничего лишнего не высказывал, даже и во хмелю. Таким образом тайна была сохранена более, чем полудюжиною заговорщиков. Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de ŝi estis jam bruligitaj; ŝia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standardestro, la liphara geometriisto kaj la aminda ulano estis diskretaj, kaj nesenkaŭze Tereŝka la veturigisto neniam ion senbezonan eldiris eĉ en malsobra estado. Tial la sekreto estis kaŝata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj.
Но Марья Гавриловна сама, в беспрестанном бреду, высказывала свою тайну. Однако ж ее слова были столь несообразны ни с чем, что мать, не отходившая от ее постели, могла понять из них только то, что дочь ее была смертельно влюблена во Владимира Николаевича, и что вероятно любовь была причиною ее болезни. Она советовалась со своим мужем, с некоторыми соседями, и наконец единогласно все решили, что видно такова была судьба Марьи Гавриловны, что суженого конем не объедешь, что бедность не порок, что жить не с богатством, а с человеком, и тому подобное. Нравственные поговорки бывают удивительно полезны в тех случаях, когда мы от себя мало что можем выдумать себе в оправдание. Sed Mario Gavrilovna mem, en senĉesa deliro, elrakontis sian sekreton. Tamen ŝiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino — ne foriranta de ŝia lito — povis kompreni el ili nur tion, ke ŝia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajeviĉon, kaj ke kredeble la amo estis la kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi konsiliĝis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvoĉe ĉiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la difiniton de la sorto ni per ĉevalo ne forkuros, ke la malriĉeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun riĉeco, sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.
Между тем барышня стала выздоравливать. Владимира давно не видно было в доме Гаврилы Гавриловича. Он был напуган обыкновенным приемом. Положили послать за ним, и объявить ему неожиданное счастие: согласие на брак. Но каково было изумление ненарадовских помещиков, когда в ответ на их приглашение получили они от него полусумасшедшее письмо! Он объявлял им, что нога его не будет никогда в их доме, и просил забыть о несчастном, для которого смерть остается единою надеждою. Через несколько дней узнали они, что Владимир уехал в армию. Это было в 1812 году. Dume la fraŭlino komencis saniĝi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavriloviĉ. Li estis ja senkuraĝigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperita feliĉo, la permeso je la edziĝo. Sed kia estis la miriĝo de la Nenaradovaj vilaĝestroj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone malprudentan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfeliĉulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciiĝis, ke Vladimiro forveturis en la militistaron. Tio ĉi estas en la 1812 j.
Долго не смели объявить об этом выздоравливающей Маше. Она никогда не упоминала о Владимире. Несколько месяцев уже спустя, нашед имя его в числе отличившихся и тяжело раненых под Бородиным, она упала в обморок, и боялись, чтоб горячка ее не возвратилась. Однако, слава богу, обморок не имел последствия. Longe ili ne havis kuraĝon paroli pri tio al la saniĝanta Mario. Ŝi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingiĝintaj kaj grave vunditaj ĉe Borodino, ŝi falis sensente kaj oni timis, ke ŝia febro ne revenu. Sed tamen, glor' al Dio, la sensento ne havis postsignojn.
Другая печаль ее посетила: Гаврила Гаврилович скончался, оставя ее наследницей всего имения. Но наследство не утешало ее; она разделяла искренно горесть бедной Прасковьи Петровны, клялась никогда с нею не расставаться; обе они оставили Ненарадово, место печальных воспоминаний, и поехали жить в ***ское поместье. Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ mortis, restigante ŝin heredantino de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en vilaĝo.
Женихи кружились и тут около милой и богатой невесты; но она никому не подавала и малейшей надежды. Мать иногда уговаривала ее выбрать себе друга; Марья Гавриловна качала головой и задумывалась. Владимир уже не существовал: он умер в Москве, накануне вступления французов. Память его казалась священною для Маши; по крайней мере она берегла всё, что могло его напомнить: книги, им некогда прочитанные, его рисунки, ноты и стихи, им переписанные для нее. Соседи, узнав обо всем, дивились ее постоянству и с любопытством ожидали героя, долженствовавшего наконец восторжествовать над печальной верностью этой девственной Артемизы. Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon, sed ŝi donis al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu edzon! Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la Francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj, sciiĝinte pri ĉio, miris ŝian konstantecon kaj kun sciemo atendis la heroon venkontan fine la fidelecon de tiu ĉi fraŭlino Artemizo.
Между тем война со славою была кончена. Полки наши возвращались из–за границы. Народ бежал им навстречу. Музыка играла завоеванные песни: Vive Henri–Quatre, тирольские вальсы и арии из Жоконда. Офицеры, ушедшие в поход почти отроками возвращались, возмужав на бранном воздухе, обвешанные крестами. Солдаты весело разговаривали между собою, вмешивая поминутно в речь немецкие и французские слова. Время незабвенное! Время славы и восторга! Как сильно билось русское сердце при слове отечество! Как сладки были слёзы свидания! С каким единодушием мы соединяли чувства народной гордости и любви к государю! А для него, какая была минута! Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenadis el la alilando. La popolo iris al ili kontraŭen. La muziko ludis muzikajn kantojn: “Vive Henri Quatre”, tirolajn valsojn kaj ariojn el “Ĵokondo”. La oficiroj, kiuj eliris en la militon preskaŭ infanoj, revenis, viriĝintaj de milita aero kaj ĉirkaŭpenditaj per krucoj. La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo ne forgesebla! Tempo de la gloro kaj de la ĝojo! Kiel forte frapis la rusa koro ĉe la vorto “patrujo”! Kiel dolĉaj estis la larmoj de la revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de la amo je la regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!
Женщины, русские женщины были тогда бесподобны. Обыкновенная холодность их исчезла. Восторг их был истинно упоителен когда, встречая победителей, кричали они: ура! La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontinte la venkintojn ili kriadis: hura!
И в воздух чепчики бросали. Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.
Кто из тогдашних офицеров не сознается, что русской женщине обязан он был лучшей, драгоценнейшей наградою?.. Kiu el la tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej multekostan rekompencon?..
В это блистательное время Марья Гавриловна жила с матерью в *** губернии, и не видала, как обе столицы праздновали возвращение войск. Но в уездах и деревнях общий восторг, может быть, был еще сильнее. Появление в сих местах офицера было для него настоящим торжеством, и любовнику во фраке плохо было в его соседстве. En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj festis la revenon de la soldataroj. Sed en la rondurboj kaj la vilaĝoj la komuna ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de oficiro en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.
Мы уже сказывали, что, несмотря на ее холодность, Марья Гавриловна всё по–прежнему окружена была искателями. Но все должны были отступить, когда явился в ее замке раненый гусарский полковник Бурмин, с Георгием в петлице и с интересной бледностию, как говорили тамошние барышни. Ему было около двадцати шести лет. Он приехал в отпуск в свои поместья, находившиеся по соседству деревни Марьи Гавриловны. Марья Гавриловна очень его отличала. При нем обыкновенная задумчивость ее оживлялась. Нельзя было сказать, чтоб она с ним кокетничала; но поэт, заметя ее поведение, сказал бы: «Se amor non è, che dunque?»… Ni jam diris, ke malgraŭ sia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita husara regimentestro Burmin, kun la Georgio en la buton-trueto kaj “kun interesanta paleco” kiel paroladis la tiamaj sinjoridinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj sin trovis en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna. Mario Gavrilovna lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemeco viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus: “Se amor non è, che dunque?”…
Бурмин был, в самом деле, очень милый молодой человек. Он имел именно тот ум, который нравится женщинам: ум приличия и наблюдения, безо всяких притязаний и беспечно насмешливый. Поведение его с Марьей Гавриловной было просто и свободно; но что б она ни сказала или ни сделала, душа и взоры его так за нею и следовали. Он казался нрава тихого и скромного, но молва уверяла, что некогда был он ужасным повесою, и это не вредило ему во мнении Марьи Гавриловны, которая (как и все молодые дамы вообще) с удовольствием извиняла шалости, обнаруживающие смелость и пылкость характера. Burmin estis efektive multe aminda juna homo. Li havis tiun ĉi talenton, kiu plaĉas al la virinoj: la talenton de ĝentila senpena rigardemo kaj de modesta sprito. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin akompanadis. Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis terura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj sinjorinoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de la karaktero.
Но более всего… (более его нежности, более приятного разговора, более интересной бледности, более перевязанной руки) молчание молодого гусара более всего подстрекало ее любопытство и воображение. Она не могла не сознаваться в том, что она очень ему нравилась; вероятно и он, с своим умом и опытностию, мог уже заметить, что она отличала его: каким же образом до сих пор не видала она его у своих ног и еще не слыхала его признания? Sed pli ol ĉio... (pli ol lia karesemo, pli ol la interesanta paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna husaro vekadis ŝian sciemon kaj fantazion. Ŝi ne povis ne konscii tion, ke ŝi multe al li plaĉis; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj koneco de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson?
Что удерживало его? робость, неразлучная с истинною любовию, гордость или кокетство хитрого волокиты? Это было для нее загадкою. Подумав хорошенько, она решила, что робость была единственной тому причиною, и положила ободрить его большею внимательностию и, смотря по обстоятельствам, даже нежностию. Она приготовляла развязку самую неожиданную и с нетерпением ожидала минуты романического объяснения. Тайна, какого роду ни была бы, всегда тягостна женскому сердцу. Ее военные действия имели желаемый успех: по крайней мере, Бурмин впал в такую задумчивость, и черные глаза его с таким огнем останавливались на Марье Гавриловне, что решительная минута, казалось, уже близка. Соседи говорили о свадьбе, как о деле уже конченном, а добрая Прасковья Петровна радовалась, что дочь ее наконец нашла себе достойного жениха. Kio lin retenadis? la, timemo, neapartigebla de la efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone, ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj, laŭ la okazoj, ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan disligon kaj malatendeme atendis la minuton de la romana klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziratan finon: almenaŭ Burmin fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decidanta minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan fianĉon.
Старушка сидела однажды одна в гостиной, раскладывая гран–пасьянс, как Бурмин вошел в комнату и тотчас осведомился о Марье Гавриловне. «Она в саду, — отвечала старушка, — подите к ней, а я вас буду здесь ожидать». Бурмин пошел, а старушка перекрестилась и подумала: авось дело сегодня же кончится! La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, diskuŝigante kartojn (la grande patience), kiam Burmin eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna. “Ŝi estas en la ĝardeno”, — respondis la maljunulino; — “iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos”. Burmin foriris kaj la maljunulino faris la signon de la kruco kaj ekpensis: nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!
Бурмин нашел Марью Гавриловну у пруда, под ивою, с книгою в руках и в белом платье, настоящей героинею романа. После первых вопросов Марья Гавриловна нарочно перестала поддерживать разговор, усиливая таким образом взаимное замешательство, от которого можно было избавиться разве только внезапным и решительным объяснением. Так и случилось: Бурмин, чувствуя затруднительность своего положения, объявил, что искал давно случая открыть ей свое сердце, и потребовал минуты внимания. Марья Гавриловна закрыла книгу и потупила глаза в знак согласия. Burmin trovis Marion Gavrilovnan apud la lageto, kun libro en la manoj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de la romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la duflankan senkonsilecon, de kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin, sentante la malfacilecon de sia pozicio diris, ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de la konsento.
«Я вас люблю, — сказал Бурмин, — я вас люблю страстно…» (Марья Гавриловна покраснела и наклонила голову еще ниже). «Я поступил неосторожно, предаваясь милой привычке, привычке видеть и слышать вас ежедневно…» (Марья Гавриловна вспомнила первое письмо St. Preux). «Теперь уже поздно противиться судьбе моей; воспоминание об вас, ваш милый, несравненный образ отныне будет мучением и отрадою жизни моей; но мне еще остается исполнить тяжелую обязанность, открыть вам ужасную тайну и положить между нами непреодолимую преграду…» — «Она всегда существовала, — прервала с живостию Марья Гавриловна, — я никогда не могла быть вашею женою…» — «Знаю, — отвечал он ей тихо, — знаю, что некогда вы любили, но смерть и три года сетований… Добрая, милая Марья Гавриловна! не старайтесь лишить меня последнего утешения: мысль, что вы бы согласились сделать мое счастие, если бы… молчите, ради бога, молчите. Вы терзаете меня. Да, я знаю, я чувствую, что вы были бы моею, но — я несчастнейшее создание… я женат!» “Mi vin amas, — diris Burmin, — mi vin amas pasie...” (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe). “Mi faris sengardeme, donante min al la aminda kutimo, al la kutimo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage...” (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux.) “Nun estas jam tro malfrue batali kun mia sorto; la rememoro je vi, via aminda sensimila imago, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaseblan barilon...” — “Ĝi ĉiam ekzistis, — interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, — mi neniam povis esti via edzino...” — “Mi scias, — respondis li trankvile, — mi scias ke iam vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado... Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari mian feliĉon, se... Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas. Jes, mi scias, mi sentas, ke vi estus mia, sed... mi plej malfeliĉa kreitaĵo... mi estas edzigita!”
Марья Гавриловна взглянула на него с удивлением. Mario Gavrilovna elrigardis lin kun miriĝo.
«Я женат, — продолжал Бурмин, — я женат уже четвертый год и не знаю, кто моя жена, и где она, и должен ли свидиться с нею когда–нибудь!» “Mi estas edzigita, — daŭrigis Burmin; — mi estas edzigita jam la kvaran jaron, kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!”
«Что вы говорите?» — воскликнула Марья Гавриловна; — как это странно! Продолжайте; я расскажу после… но продолжайте, сделайте милость». “Kion vi parolas? — ekkriis Mario Gavrilovna; — kiel ĝi estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste... sed daŭrigu, estu tiel bona!”
«В начале 1812 года, — сказал Бурмин, — я спешил в Вильну, где находился наш полк. Приехав однажды на станцию поздно вечером, я велел было поскорее закладывать лошадей, как вдруг поднялась ужасная метель, и смотритель и ямщики советовали мне переждать. Я их послушался, но непонятное беспокойство овладело мною; казалось, кто–то меня так и толкал. Между тем метель не унималась; я не вытерпел, приказал опять закладывать и поехал в самую бурю. Ямщику вздумалось ехать рекою, что должно было сократить нам путь тремя верстами. Берега были занесены; ямщик проехал мимо того места, где выезжали на дорогу, и таким образом очутились мы в незнакомой стороне. “Je la komenco de la 1812a jaro, — diris Burmin, — mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide almeti la ĉevalojn kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la poŝta inspektoro kiel ankaŭ la poŝtilionoj konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekregis; ŝajnis, ke iu min puŝadis. Dume la neĝa blovado ne trankviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree almeti la ĉevalojn kaj forveturis, malgraŭ la ventego. Al la poŝtiliono ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis plimallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo, la poŝtiliono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata loko.
Буря не утихала; я увидел огонек, и велел ехать туда. Мы приехали в деревню; в деревянной церкви был огонь. Церковь была отворена, за оградой стояло несколько саней; по паперти ходили люди. „Сюда! сюда!“ закричало несколько голосов. Я велел ямщику подъехать. „Помилуй, где ты замешкался?“ сказал мне кто–то; „невеста в обмороке; поп не знает, что делать; мы готовы были ехать назад. Выходи же скорее“. Я молча выпрыгнул из саней и вошел в церковь, слабо освещенную двумя или тремя свечами. Девушка сидела на лавочке в темном углу церкви; другая терла ей виски. „Слава богу“, сказала эта, „насилу вы приехали. Чуть было вы барышню не уморили“. Старый священник подошел ко мне с вопросом: „Прикажете начинать?“ — „Начинайте, начинайте, батюшка“, отвечал я рассеянно. La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo. La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj glitveturiloj, en la vestiblo iradis homoj. “Tien ĉi! Tien ĉi!“ — ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la poŝtilionon antauveturi. “Sed permesu, kie vi estis tiel longe? — diris al mi iu, — la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru pli rapide!” Silentante mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon, malforte lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur benko en malluma angulo de la preĝejo; alia frotis siajn tempiojn. “Glor' al Dio, — ŝi diris: — fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun la demando: ”Ĉu vi ordonas komenci?” — “Komencu, komencu, patreto”, mi respondis senpense.
Девушку подняли. Она показалась мне не дурна… Непонятная, непростительная ветренность… я стал подле нее перед налоем; священник торопился; трое мужчин и горничная поддерживали невесту и заняты были только ею. Нас обвенчали. „Поцелуйтесь“, сказали нам. Жена моя обратила ко мне бледное свое лицо. Я хотел было ее поцеловать… Она вскрикнула: „Ай, не он! не он!“ и упала без памяти. Свидетели устремили на меня испуганные глаза. Я повернулся, вышел из церкви безо всякого препятствия, бросился в кибитку и закричал: пошел!» Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela... Nekomparebla, nepardonebla knabeco... mi staris apud ŝi sur la altaro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino subtenadis la fianĉinon kaj estis okupataj nur per si. Oni nin edzigis. “Kisu vin”, — oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi volis ŝin kisi... Ŝi ekkriis: “Ho ne estas li!” — kaj falis sen sentoj. La atestantoj direktis sur min la terurigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: “For! Antaŭen!”
«Боже мой! — закричала Марья Гавриловна: — и вы не знаете, что сделалось с бедной вашею женою?» “Dio mia! — ekkriis Mario Gavrilovna, — kaj vi ne scias kio fariĝis kun via bedaŭrinda edzino?”
«Не знаю, — отвечал Бурмин: — не знаю, как зовут деревню, где я венчался; не помню, с которой станции поехал. В то время я так мало пологал важности в преступной моей проказе, что, отъехав от церкви, заснул, и проснулся на другой день поутру, на третьей уже станции. Слуга, бывший тогда со мною, умер в походе, так что я не имею и надежды отыскать ту, над которой подшутил я так жестоко, и которая теперь так жестоко отомщена». “Mi ne scias, — respondis Burmin, — mi ne scias, kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kia stacio mi veturis. En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte scietis la gravecon en mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la duan tagon frue, jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi tiun ĉi, kun kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita”.
«Боже мой, боже мой! — сказала Марья Гавриловна, схватив его руку; — так это были вы! И вы не узнаете меня?» “Dio mia, Dio mia! — diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon: — Tio estis vi? kaj vi min ne rekonas?”
Бурмин побледнел… и бросился к ее ногам… Burmin ekpaliĝis... kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj...